La administra unuo Kozano (greke Νομός Κοζάνης) ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos") - ekde tiam ĝi nomiĝas regiona distrikto aŭ regiona unuo. Ĝi kovras areon de 3 516 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 155 000 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Kozano (greke Κοζάνη - Kozani). La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Okcidenta Makedonio.
La pejzaĝo estas montara kaj havas kontinentan klimaton kun frostaj vintroj kaj tre varmaj someroj.